PIV 2026 · Artikolo 3494
ebulo
ebulo BOTA alta plurjara herbo, rapide kreskanta, kun grandaj plume kunmetaj folioj, kun blankaj aŭ ruĝetaj floroj en grandaj korimboj, kaj kun nigraj, vomigaj kaj laksigaj beroj; hejma en Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko. specio Sambucus ebulus Sin. herba sambuko.