← Reen al M

PIV · 10663

mozaik²o

mozaik2o
Desegnaĵo aŭ pentraĵo, kunmetita el diverskoloraj formtranĉitaj ŝtonetoj aŭ lignaj pecetoj, por ornami pavimon, muron, meblon ks: la bizancaj mozaikoj; mozaika grundo el ŝtonoj Z; (f) la libro estas agrabla mozaiko da rakontoj. marketri.
🍁 (kn) Plantmalsano, kaŭzata de viruso k karakterizata de la disvolviĝo de pli-malpli helkoloraj makuloj, precipe ĉe la folioj, kie verdaj k flavaj partoj alternas kun malhele verdaj partoj: tabakmozaiko.