← Reen al A

PIV 2020 · 228

agoni/i

agoni/i (ntr)
Suferi la lastajn dolorojn antaŭ la morto: prenu tiun ĉi glavon, li diris agoniante Z; saturi la kreskaĵojn agoniantajn de l’ soifo B; senfortigita, kun malsana korpo k agonianta spirito Z; preĝo por la agoniantoj.
(f) Esti tuj finiĝonta: tiu brila epoko nun agonias; la somera tago agoniis. aŭtuno, kaduka, krepusko.
agoni1o. Dolorplena lasta batalo de mortanto kontraŭ la morto: k estante en agonio, li preĝis pli fervore N.