PIV · 10819
nasturti/o
nasturti/o 🍁 G. (Nasturtium el brasikacoj) de dolĉakvaj herboj kun integraj aŭ diverse entranĉaj folioj, kun malgrandaj, flavaj aŭ blankaj floroj k kun plursemaj, longaj aŭ mallongaj silikvoj; 6 sp-oj el Eŭropo k Azio.
oficina nasturtio. Sp. de nasturtio (N. officinale) el Eŭropo k U Azio, akveja, plurjara, kun plume dividaj, akragustaj folioj k kun blankaj floroj en maldensaj grapoloj; kultivata kiel legomo en ne-Mediteranea Eŭropo. Sin. akvokreso.