PIV 2026 · Artikolo 16167

tusilago

Litero T

tusilago BOTA florplanto, plurjara (trud)herbo mezgranda, fruprintempe floranta per flavaj floroj, post kiuj aperas grandaj ren- aŭ kor-formaj folioj, dorse kovritaj per griza aŭ blanka tegaĵo; sekigitaj folioj kaj floroj estas farmacie uzataj por kontraŭtusaj medikamentoj. genro Tussilago, sola specio farfara Sin. azenpiedo 2, ĉevalpiedo 2. ➞ asteraco.