PIV 2020 · 16166
★tus/i
★tus/i (ntr)
1 ⚕ Subite, spasme k brue elspiri: ftizuloj multe tusas B.
2 Intence aŭdigi similan bruon por atentigi iun (☞ hm! 3).
tuso, tusado. Tia spasma brua elspiro: plej ofte tuso estas signo pri afekcio de la spiraj vojoj; ne povi reteni konstantan tusadon.
antitusa. Tia, ke ĝi retenas tuson: antitusa siropo.