PIV · 6125
hm!
hm! Interj., uzata
1 por esprimi, ke la parolanto havas pripenson, kontraŭdiron, sed preferas provizore silenti: ruinigita en la aĝo de tridek jaroj, diris la kliento, hm! Z.
2 por esprimi necertecon, ĝenatecon, konfuzitecon: la maljunulino balancis la kapon k diris: hm, hm! Z; la letero estis en tute ne ĝentila tono. «hm, hm!» diris la skribisto […] Z.; la urbestro – malsaĝa, kiel maljuna ĉevalo (legante plue) hm…hm…hm… maljuna ĉevalo Z;
3 por simuli tuson k averti, ke oni ĉeestas: ŝi ektusis «hm, hm!», tamen malgraŭ tio neniu venis Z.