← Reen al H

PIV · 6126

★ho!

ho! Interj., esprimanta tre ĝenerale la vivecon de sento: ho, kia belegeco! Z; ho, neesprimebla feliĉo! Z; ho, miaj esperoj! Z; ho, kia malfeliĉo! Z; ho, terure! Z; «ho» ofte signas plendan staton, de l’ sorto malfacilan baton Z. Rim. Pro tiu vigliga efiko, ĝi estas ofte uzata ĉe alparolo: al Vi, ho potenca senkorpa Mistero! Z; aŭ kun aliaj interjekcioj: ho he! Z; ho ve! Z; ho vi ho! Z; ho hu! B; ho hoj!; ho ruk!; aŭ multobligita: ho ho! pri tio lasu min zorgi Z; ho, ho, ho, mi pekis, mi multe pekis Z.