PIV 2026 · Artikolo 11467

ornitopodo

Litero O

ornitopodo BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kun nepare plume kunmetaj folioj, kun floroj en umbeloj kaj kun artikaj guŝoj; el Eŭropo, la mediteranea regiono, okcidenta Azio kaj Sud-Ameriko. genro Ornithopus el fabaco Sin. birdopiedo 2.
kultiva ornitopodo speco de ornitopodo, el sudokcidenta Eŭropo, kultivata por furaĝo kaj verda sterkado. specio Ornithopus sativus