← Reen al P

PIV · 12677

pred/o

pred/o. Tio, kion oni prenis perforte aŭ perruze: milita, ĉasa predo; (f) li estis facila predo por tiaj trompantoj.
preda. Rilata al predado: Ψ predaj impulsoj.
predi (tr) Kapti kiel predon: grandkorpan cervon predis la ĉasanta kvar’ K.
predado. Ago de tiu, kiu kutime predas: la marĉaso restas ĝis hodiaŭ aktiveco de predado, dum la terĉaso k la plukado evoluis respektive al bredado k kultivado.
predanto (pf) Tiu, kiu predas, i.a. per ĉasado.