PIV 2020 · 15685
★timon/o
★timon/o. Longa ligna stango, kiu estas boltita aŭ firme fiksita ĉe la antaŭaĵo de senmotora veturilo, k ĉe kies ambaŭ flankoj oni jungas la tirbestojn.
duobla timono = timonparo.
timoneto. Ĉiu el la analogaj stangoj, per kiuj oni movas puŝĉaron, ĉarumon, rikiŝon ktp.
timonparo. Paro da tiaj stangoj, inter kiuj estas jungita unuope tirbesto.