← Reen al J

PIV 2020 · 6967

★jung/i

jung/i (tr) Alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo: li jungis sian ĉaron Z; ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon Z; jungi ĉevalon al veturilo B, vagonojn al lokomotivo; (f) por efektivigi la planon, oni jungis ĉiujn fortojn de la lando.
jungado. Ago de tiu, kiu jungas.
jungaĵo
Jungilaro: sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon X.
Jungitaro.
jungilaro. Tuto de la pecoj, destinitaj por jungi bestojn al ia veturilo, ktp: la jungilaro de la bovoj X.
jungitaro. La du aŭ pluraj bestoj, kune jungitaj al veturilo.
aljungi. Jungi: ili prenis du bovinojn k aljungis ilin al ĉaro X; cent agloj estis aljungitaj al la ŝipo Z.
disjungi. Maljungi.
enjungi. Jungi inter du timonoj: ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj Z; kiu sin enjungis, devas tiri Z.
eljungi. Maljungi: dum la eljungado Z.
kunjungi. Jungi kune kun: la bovo rigardis al sia kunjungito.
maljungi. Malligi la tirantan parton disde la tirata: maljungi kaleŝon, lokomotivon.