PIV 2020 · 6949
★jug/o
★jug/o
1 Transversa ligna peco, kiun oni ligas ĉe la kornoj aŭ sur la kolo de bovoj por ilin jungi.
2 Transversa lanco, ligita al du aliaj fiksitaj en la tero, sub kiu lanco la antikvaj Romanoj devigis la venkitojn trapasi.
3 (f) Simbolo de submetiĝo sub trudordona potenco: li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin X; mi rompos la stangojn de ilia jugo k savos ilin X; metu sur vin mian jugon, ĉar mia jugo estas facila N; iri sub jugon Z; forskui, deĵeti Z la jugon; kurbiĝi sub la jugo de la despotismo Z; sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo Z. ➞ mallibera, kateno, karcero, tiraneco, premi.
4 ⏚ Organo el feromagneta materialo en la magneta cirkvito de elektra maŝino, servanta por magnete interkonekti la kernojn de la elektromagnetoj aŭ la polusojn.
5 ⏚ Elektromagneta organo ĉirkaŭ la kolo de la bildotubo de televidilo por produkti k regi la skanantan moviĝon de la faskoj de elektronoj en la tubo.
jugi (tr)
1 Jungi per jugo: jugi bovojn, taŭrojn.
2 Sklavigi, submeti al si.
jugaĵo. Tuto de la du jugitaj bestoj.