PIV 2026 · Artikolo 6950

★juglando

Litero J★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. juglandac/o
  2. juglandarb/o
  3. juglanduj/o
  4. japan/a juglando
  5. nigr/a juglando
  6. reĝ/a juglando
★ juglando KOMU granda manĝebla sulka nukso (semo) de juglandarbo, ĉefe la reĝa juglando, konsistanta precipe el du grandaj partoj, en malmola ŝelo (drupo), en verda karna tavolo.
juglandacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas juglando. membro de la familio Juglandaceae (juglandacoj)
juglandarbo, juglandujo BOTA falfolia arbo, kun grandaj, alternaj, plume kunmetaj, tre aromaj folioj, kun floroj en amentoj kaj kun fruktoj (juglandoj); el sudorienta Eŭropo, orienta Azio kaj Ameriko, pluraj kultivataj por manĝebla semo aŭ por ornamo. genro Juglans ➞ juglandaco, karjo.
japana juglando juglandarbo, indiĝena en Japanio kaj Saĥaleno, ornama arbo kun malhele griza trunkoŝelo, kun ligno uzata por meblofabrikado kaj kun dolĉa, manĝebla semo. specio Juglans ailantifolia
nigra juglando juglandarbo, el orienta Usono, ornama arbo kun malhele bruna trunkoŝelo, kun ligno uzata por meblofabrikado kaj kun amara, manĝebla semo. specio Juglans nigra
reĝa juglando fruktarbo, multe kultivata por valora nukso (juglando), hejma en sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta kaj okcidenta Azio, kultivata en la mezvarmaj kaj varme mildaj regionoj. specio Juglans regia