PIV 2026 · Artikolo 2666

2ĉaro

Litero Ĉ

Derivaĵoj en la artikolo 22
  1. ĉareg/o
  2. ĉaret/o
  3. ĉarist/o
  4. ĉarum/o
  5. aĉet/oĉaret/o
  6. antaŭĉaro
  7. aŭt/oĉaro
  8. bala/aĵĉarist/o
  9. elektr1/oĉaro
  10. fald/oĉaret/o
  11. furaĝ/oĉaro
  12. infanĉaret/o
  13. krad/oĉareg/o
  14. kromĉaro
  15. lev1ĉaro
  16. pak/aĵoĉaro
  17. plat/oĉareg/o
  18. postĉaro
  19. puŝĉaret/o
  20. serv/oĉaret/o
  21. sid/oĉaret/o
  22. stapl/oĉaret/o
2 ĉaro
1 HIST antikva durada veturilo por bataloj aŭ kurludoj, en kiu oni staris: la ĉarojn de Faraono Li ĵetis en la maron MT subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj Elija suprenflugis en la ĉielon MT duĉevala ĉaro kvarĉevala ĉaro (figurasence) la suno fordirektis tiam sian ĉaron Z
2 veturilo kun du aŭ kvar radoj tirata de besto(j): jungu la bovinojn al la ĉaro MT mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis Z ĉaro de rikoltistoj
3 TEKN ĉe veturilo paro da radoj kun la kuniganta akso. ➞ boĝio, ĉarfaristo, ĉarlevilo.
ĉarego fortika kvarrada ĉaro, plej ofte kun timono, tirata de ĉevaloj aŭ bovoj: arboporta ĉarego konsistanta el fortika trabo, ofte longigebla, kuŝanta sur du ĉaroj
ĉareto
1 malgranda ĉaro, kiun oni puŝas aŭ tiras per timonetoj. ➞ ĉarumo.
2 TEKN movebla parto de tajpilo, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, kaj el la framo, kiu portas ĝin.
ĉaristo iu, kiu metie kondukas ĉarojn aŭ ĉaregojn.
ĉarumo malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj, kaj kiu ruliĝas sur unu sola rado, posta aŭ meza. ➞ ĉareto 1.
aĉetoĉareto granda radhava korbo, ordinare metala, disponigita de memserva vendejo al la klientoj por transporti aĉetaĵojn, dum ili butikumas. ➞ rulkorbo.
antaŭĉaro antaŭa ĉaro 3 de veturilo.
aŭtoĉaro = (prefere) vojaĝbuso. ➞ aŭtobuso.
balaaĵĉaristo iu, kiu metie kolektas balaaĵojn kaj rubon: la balaaĵĉaristo haltis antaŭ la pordo de miaj gemastroj Z
elektr1oĉaro malgranda rapida veturilo movata de elektro, uzata por mallonge transporti kofrojn en stacidomo, kestojn k.a. en fabriko ktp.
faldoĉaretoinfanĉareto, kiu kunfaldiĝas kaj laŭlonge kaj laŭlarĝe.
furaĝoĉaro AGRI speciala veturilo por transporto de furaĝo 1.
infanĉareto malpeza ĉareto por promenigi infanon. ➞ faldoĉareto, sidoĉareto.
kradoĉaregoĉaro kun flankaj rakoj, por porti fojnon, pajlon k.s.
kromĉaro gondolforma ĉareto alkroĉita ĉe la flanko de motorciklo.
lev1ĉaro TEKN veturilo movata per elektra motoro, havanta ĉe la antaŭa parto du vertikalajn relojn, laŭlonge de kiuj ŝoviĝas supren kaj malsupren dudenta forko, per kiu oni povas stapli varojn en tenejo k.s.: alta levĉaro flankforka levĉaro Sin. ĉarelo.
pakaĵoĉaro ĉaro uzata en stacidomo, flughaveno k.s. por transporti pakaĵon.
platoĉaregoĉaro kun granda larĝa planko sen flankaj elstaraĵoj.
postĉaro posta ĉaro 3 de veturilo.
puŝĉareto sako muntita sur ruliĝanta framo, por transporti hejmen aĉetitajn varojn.
servoĉareto radhava kromtableto por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
sidoĉaretoĉareto por sidanta infano. ➞ infanĉareto.
staploĉareto durada mane puŝata ĉareto, precipe uzata por stapleblaj pezaj varoj, kiel bierkestoj.