PIV 2026 · Artikolo 2346
1buso
1 buso KOMU aŭtobuso: la buso haltis je vojkruciĝo antaŭ la ruĝa trafiklumo OE post unu horo la buso haltis GAr ➞ preni 6, trafi 6.
busi ntr VETU veturi per buso: de tie ni kune busis al la IIK-ejo ACè
relbuso FERV leĝera motorvagono, kies formo similas al aŭtobuso.
trolebuso aŭtobuso funkcianta per troleo: tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis SPo
vojaĝbuso luebla multseĝa aŭtomobilo por ekskursoj aŭ turismo: jen iom da Germanio vidata tra la vitroj de luksa vojaĝbuso TBo