PIV · 11582
pak/o
pak/o. Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj: pli kostas la sako ol la tuta pako Z (➞ kandelo); ŝipanaro okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj k bareloj Z.
★paki (tr)
1 Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, aŭ ilin ligante per ŝnuro, aŭ envolvante en paperon aŭ ŝtofon, aŭ enŝovante en sakon, aŭ enpremante en kofron aŭ valizon, aŭ ordigante en keston: li pakis sian havaĵon Z; mi pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston Z; rapide ĉion paku! Z; la komercaĵoj devas esti pakataj Z; ili estas tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke […] Z; jam prete pakitaj estas ĉiuj sakoj Z; (f) li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo Z.
2 💻 Kunmeti dosierojn per pakilo.
pakado. Ago de tiu, kiu pakas.
★pakaĵo. Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo: kiam mi veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo Z; ili havis ĉe si vojaĝan pakaĵon Z; (pf) forportu vian pakaĵon k havaĵon Z (definitive foriru).
paketo. Malgranda pako, ofte kun difinita, regula formo: (poŝtaj) paketoj Z; la cenzuro retenis la tutan paketon Z; mi dissigelis la paketon Z; paketo de cigaredoj; paketo da tabako, da bombonoj (la enhavo de paketo). ☞ korneto, skatolo.
pakiĝi. Iĝi dense premita, (kvazaŭ) en pako: ni pakiĝis en la vagonaro; la karbograjnetoj de la mikrofono finfine pakiĝis; atomoj en plej densa pakiĝo.
pakilo 💻 Komputila programo por kunmeti plurajn dosierojn en unu dosieron, ofte densigante ilin samtempe. ☞ densigilo.
pakisto. Laboristo, kiu metie zorgas pri pakado de rompeblaj objektoj.
pakumo. Kovraĵo de pako: pakuma materialo, tolo, gudropapero.
elpaki. Malfari pakon, por tiri el ĝi la objektojn: li delikate elpakis la statueton; la botelo estis elpakita Z.
enpaki. Paki: la filino de la peltisto ĉion enpakis Z.
kunpaki. Kunigi en pakon diversajn erojn: kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim X.
ondopaketo ☐ Kombinaĵo de ebenaj ondoj, kiu estas pli-malpli lokumita en la spaco.