← Reen al K

PIV · 7277

★kandel/o

kandel/o
Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon: vakskandelo Z; seba kandelo Z; gardu kandelon por la nokto Z (ŝparu, ĉar eble vi bezonos pli poste); de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo Z (malgranda kaŭzo, granda efiko); (f) perdi la kandelon (la saĝon) el la kapo Z.
Tia lumigilo el vakso, uzata en la liturgio: Kristnaskaj kandeloj Z; en la preĝejo ĉiu tenis brulantan kandelon en sia mano Z; al ĉiu sanktulo apartan kandelon Z (respektu ĉiun eminentulon); faras rabon k ŝtelon, por oferi al Dio kandelon Z (estas nur ŝajne k ekstere pia).
Baza unuo de lumintenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: cd; difino: unu kandelo estas la lumintenso de inkandeska nigra korpo je frekvenco de 540 × 1012 hercoj k radia intenso de 1/683 vato steradiane: lampo de 100 kandeloj; po unu kandelo por kvadrata centimetro. lukso, lumeno.
kandelingo. Ingo, en kiu oni fiksas kandelon: pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon Z.
kandelisto. Fabrikisto aŭ vendisto de kandeloj.
Kandelfesto Z Festo pri la purigo de Maria (2a de Feb.).
altarkandelo, ĥorkandelo. Kandelo 2.