PIV 2026 · Artikolo 9540
★lokomotivo
★ lokomotivo FERV motorvagono por tiri aliajn vagonojn laŭ reloj:sesaksa lokomotivo
lokomotivestro profesia stiristo de lokomotivoj: sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis FK profesie lokomotivestro, li estis aktiva en la terminologia laboro de IFEF RE!
vaporlokomotivo lokomotivo, kiu movas sin (kaj eventuale vagonaron) per vapormotoro: spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo CPi la stacidomo similas al la silueto de vaporlokomotivo, kies kamentubo estas la turo PGr