← Reen al N

PIV · 10845

navig/i

navig/i (ntr) Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero. ŝipiri, flugi.
naviga. Rilata al navigado: navigaj lumoj (portataj de ŝipo aŭ aviadilo, por indiki ĝiajn pozicion k direkton).
navigado
Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado; submara navigado; aernavigado; traktato pri la navigado; navigado per instrumentoj, per rekta vidado.  navighalto.
Tuto de la metodoj, uzataj por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio.
navigebla. Ŝipirebla: navigebla rivero.
navigebleco
Eco de io navigebla.
Navigipovo: atesto pri navigebleco.
navigejo. Platformo, ferdeko aŭ ĉambro, kie oni estradas la manovradon de ŝipo aŭ aviadilo.
navigisto. Membro de ŝipanaro aŭ flugistaro, komisiita pri la registrado de la farita kurso k difinado de la sekvota vojo: astroj uzataj de la navigisto.