← Reen al S

PIV 2020 · 13774

★salut/i

salut/i (tr)
Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ simple konatecon: hieraŭ mi renkontis vian filon, k li ĝentile salutis min Z; Klitandro k Angeliko reciproke sin salutas Z; Marta silente salutis k leviĝis Z; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan Z; saluti per manpremo, demeto de la ĉapelo, kliniĝo, mankiso; li salutas profunde k mordas hunde Z; la rekrutoj devas saluti la serĝenton.
Pafi certan nombron da kanonpafoj, por honori regnestron ks.  salvo.
(f) Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io: mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo Z; lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Z. Ili salutas en li la patron de la ideo de lingvo internacia; ĝoje saluti la naskiĝon de la respubliko.
💻 Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin k pruvante sian identecon per siaj nomo k pasvorto. adiaŭi.
saluto
Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono: ŝi neniam respondis al afabla saluto, timante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi Z; ŝi liajn ŝerce profundajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj Z.
Esprimo de admiro, respekto ks, publike esprimita: por la granda bankedo mi havis la intencon sendi ian saluton Z; ĝi alportos al vi salutojn de la nova generacio Z; al ĉiuj amikoj volu transdoni mian sinceran saluton Z; vi, ombro de nia kara amiko, akceptu mian funebran saluton k per mi la saluton de tiu afero, por kiu vi tiel sindone laboris Z; (analoge) la Anĝela Saluto (L-e: Ave Maria); salutgesto.
kapsaluti. Saluti per klino de la kapo: konatoj kapsalutis nin el la fenestroj Z; ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino k foriris Z.
klinsaluti. Saluti per klino de la korpo: li irante al ĉiuj klinsalutojn faris G.
mansaluti. Saluti per svingo de la mano.