PIV 2026 · Artikolo 13944
seanco
seancolimigita periodo, dum kiu okazas difinita ago.
1 POLI kunsido de asembleo, deputitaro k.s.
2 BELA ĉiu el la tempoj, dum kiuj persono pozas ĉe pentristo aŭ skulptisto: fari portreton en tri seancoj
3 MEDI ĉiu el la tempoj, dum kiuj persono submetiĝas al aparta flegado: la paciento havis jam dek seancojn de radioterapio
4 RELI kunveno de spiritistoj por ekrilati kun la spiritoj de mortintoj.
5 KOMP tempo, dum kiu iu uzas komputilon, retejon k.s., de la ensaluto ĝis la elsaluto.