PIV 2026 · Artikolo 8471
korelativa
korelativa interresponda aŭ interdependa; reciproke rilata pro komuna eco: liaj heredontoj heredos ne la rajton pri aprobo (nek la korelativajn profitojn) GWa
LING ESPO tabelo de la korelativaj vortoj ELa «tiom» estas korelativa kun «kiom», kaj «tiel» kun «kiel» /p/ kaj /b/ estas fonemoj korelativaj
korelativo
1 fenomeno korelativa al alia: lingva neŭtraleco kiel korelativo de universaleco ILa
2 LING ESPO tabelvorto: tabelo de korelativoj OE aŭto apartenas al moderna vivo samkiel al Esperanto korelativoj PGu Sin. korelativa vorto.
korelativeco interrespondeco aŭ interdependeco: la korelativeco de tiuj du variabloj estas evidenta ➞ korelacio 1.