PIV 2026 · Artikolo 8470

korelacii

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. korelacia
  2. korelacio
  3. memkorelacia
korelacii ntr fenomeno(j) interrespondi aŭ interdependi; esti korelativa: subteno por la milito korelaciis kun tiu kredo MD mi kontrolis, ĉu la uzo aŭ aŭdo de ri aŭ ĝi ankaŭ korelaciis kun alia eco de la enketatoj ol la aĝo MCr la intenseco de la kosma radiado korelacias pozitive kun la nubdenseco HMM
korelacia rilata al korelacio: STAT korelacia funkcio por kalkuli korelacion
korelacio
1 korelativa rilato inter fenomenoj: korelacioj inter lingvouzo kaj pensado OE grava konkludo estis la korelacio inter studenta atingo kaj la kvalito de la instruista trejnado SMa
1 Ekzistas nuanca diferenco inter korelacio kaj la malpli ofta vorto korelativeco. Korelativeco estas simple la eco de korelativaj aferoj, dum korelacio estas la rilato mem, pro kiu ili havas tiun econ.
2 STAT mezuro de interrilato inter du stokastaj variabloj: inversa korelacio
memkorelacia rilata al korelacio kun si mem: STAT memkorelacia funkcio