PIV 2026 · Artikolo 7531

karvio

Litero K

karvio BOTA
1 dujara herbo, speco de karumo, kies tre spicaj fruktoj estas uzataj por farmaciaĵoj kaj por aromigi fromaĝojn, brandon (karvibrando) kaj panon; hejma en Azio sed naturigita en Eŭropo. specio Carum carvi
2 KOMU sekigita frukto de karvio 1. ➞ kumino.