PIV 2020 · 6969
★juniper/o
★juniper/o 🍁 G. (Juniperus el kupresacoj) de dioikaj aŭ monoikaj arboj, arbetoj k trunkarbustoj kun lancet- aŭ skvam-formaj folioj k kun konusoj, konsistantaj el finevolue kuniĝintaj skvamoj po malmultaj, ĝenerale tri, kiuj ĉe maturiĝo iĝas karnaj k formas berkonuson; ĉ. 50 sp-oj el la N hemisfero, tropikaj Afrikaj montaroj k Antiloj.
ordinara junipero. Sp. de junipero (J. communis) kun lancetformaj folioj k bluaj berkonusoj uzataj por kuirarto, medicino k juniperbrando. ☞ kado, sabino, cipreso.