PIV 2026 · Artikolo 6970
junko
junko BOTA herbo 2, kiu supraĵe similas al greso aŭ karekso; kun longaj cilindraj tigoj, enhavantaj spongecan histon, kun malgrandaj floroj kaj kun trikameraj kapsuloj; tutmonda, humideja aŭ akveja, pluraj uzataj por espartado. genro Juncus ➞ junkaco, scirpo.
junkaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas junko. membro de la familio Juncaceae (junkacoj)