PIV 2026 · Artikolo 13941
scirpo
scirpo BOTA
1 (striktasence) herbo kun folioj liniformaj aŭ reduktiĝintaj al bazaj ingoj, kaj kun brunaj spiketoj el malgrandaj neokulfrapaj floroj; preskaŭ tutmonda, kaj akveja aŭ tre humideja; kelkaj estas kultivataj por ornamo, kaj la plej grandaj estas uzataj por farado de korboj, sidmatoj de seĝoj k.s. genro Scirpus ➞ ciperaco.