PIV · 7447
kareks/o
kareks/o 🍁 G. (Carex el ciperacoj) de ĝenerale plurjaraj herboj, monoikaj, pli malofte dioikaj, ofte formantaj tufojn, kun pli-malpli triflankaj tigoj, kun gramineecaj folioj k kun ne tre videblaj floroj en spikoj; kosmopolita g. de ĉ. 2 000 sp-oj, plejparte humidejaj k eĉ akvejaj. ☞ fragmito, kano. ➞ kariko.
kareksejo. Humida loko, kie kreskas precipe kareksoj.