PIV · 9190
lavend¹o
lavend1o 🍁 G. (Lavandula el lamiacoj) de daŭrafoliaj arbustetoj k kelkaj tufarbustoj kun folioj mallarĝaj, grizaj, haraj, integraj, dentaj aŭ plume diverse entranĉaj, k kun floroj intense bonodoraj, viole bluaj aŭ viole purpuraj, malofte blankaj, en ŝajnverticiloj spike ariĝintaj; ĉ. 30 sp-oj, precipe mediteraneaj, pluraj kultivataj por ornamo k/aŭ esenco, i.a.:
intera lavendo (L. × intermedia, hibrido inter L. angustifolia k L. latifolia), same uzata kiel la vera lavendo;
larĝfolia lavendo (L. latifolia), kun folioj kamfororiĉaj;
mallarĝfolia lavendo, vera lavendo (L. angustifolia, sin. L. vera), medicine k parfumindustrie uzata. Sin. lavandulo.
lavenda esenco. La esenco el la floroj de la vera aŭ de la intera lavendo, utiligata en la parfuma k medicina industrioj; enhavas linalolon, pinenon, limonenon, geraniolon k plurajn esterojn.
lavendblua. Viole blua, kiel la floroj de la vera lavendo.