← Reen al K

PIV · 7237

★kamfor/o

kamfor/o Blanka aroma monoterpeno, C10H16O, vaporiĝema, ekstraktata el la kamforarbo, k uzata en medicino k kontraŭ tineoj.  kamforoleo.
kamfora. Enhavanta kamforon, aŭ rilata al kamforo: kamfora alkoholo.
kamforarbo, kamforujo 🍁 Arbo (kamfora cinamomo) kun ledecaj, hele verdaj, elipsaj, kamforodorantaj folioj k kun malgrandaj floroj en mallonga paniklo; el la ligno oni ekstraktas kamforon.