PIV · 2548
cinamom/o
cinamom/o 🍁 G. (Cinnamomum el laŭracoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun folioj ĝenerale havantaj 3−5 paralelajn ĉefripojn, kun malgrandaj floroj en akselaj panikloj k kun fruktoj (beroj) unuope portataj de karna kupulo; ĉ. 350 sp-oj hejmaj de E k SE Azio ĝis Aŭstralio, i.a.:
Srilanka cinamomo, vera cinamomo (C. verum, sin. C. zeylanicum), liveranta la tre ŝatatan Srilankan cinamon. Sin. cinamujo.