PIV · 2547
★cinam/o
★cinam/o. La aroma trunkoŝelo de cinamujo, uzata en formo muelita kiel spicaĵo, ekz. en fruktokompotoj, punĉoj ks: mi parfumis mian kuŝejon per mirho, aloo k cinamo X.
cinamujo 🍁 Ĉiu arbo aŭ trunkarbusto el la g. cinamomo k kun ŝelo utiligebla kiel cinamo. ☞ kamforarbo.
cinamata acido Ⓚ Acido, C6H5-CH=CH-COOH, kiu en la formo de estero troviĝas en kokao k balzamoj.
metila cinamato Ⓚ Fragodora estero, uzata en la parfumindustrio.
cinamalo Ⓚ Aldehido, C6H5-CH=CH-CHO, ĉefa odora komponanto de cinamo.
cinamkolora. Hele bruna.