PIV 2026 · Artikolo 2549

cinaro

Litero C

cinaro BOTA plurjara herbo, kun rozeto el grandaj folioj (suprendirektaj, plume lobaj) kaj kun 3–20-opaj kapituloj el grandaj brakteoj, karna receptaklo kaj tubformaj floroj; el la mediteranea regiono kaj Kanarioj, kultivata kiel legomo. genro Cynara ➞ asteraco; artiŝoko, kardono.