PIV 2026 · Artikolo 9191
lavsonio
lavsonio BOTA arbusto aŭ arbo el norda Afriko, Azio kaj norda Aŭstralio, en duone aridaj kaj tropikaj zonoj, kultivata por ornamaj apeksaj grapoloj el odoraj, blankaj aŭ rozetaj floroj, kaj por produktado de henao el la sekigitaj kaj pulvorigitaj folioj. genro Lawsonia kun nur unu specio, Lawsonia inermis Sin. henaarbusto. ➞ litrumaco, kofero.