PIV 2020 · 2016
★blu/a
★blu/a
1 Samkolora kiel taga sennuba ĉielo: bluaj okuloj Z; blua cejano, vinko; sur mallume blua maro montriĝis blankaj velŝipoj Z; blua papero, krajono, rubando; blua kitelo, laborvesto.
2 Distingiĝanta per tia (proksimuma) koloro: blua sango (nobela); la blua rubando (insigno de la plej rapida transnavigado de iu oceano); ⚕ la blua malsano (nomo de denaskaj afekcioj, kaŭzataj de misformiĝoj de la koro aŭ de la dikaj vaskuloj, k donantaj bluan nuancon aŭ bluetan koloron al la haŭto. ☞ cianozo); ⚕ blua infano; Kay estis tute blua de malvarmo Z. ➞ barbo, ŝtrumpo.
Blua 🌄 Nomepiteto de kelkaj geografiaĵoj: la Montoj Bluaj (en Usono: 82°U 36°N; en Aŭstralio: 150°E, 34°S); la Nilo Blua (elfluanta el Etiopio: 32°35′E, 15°36′N); la Rivero Blua (sin. Jangzio).
bluo. Koloro aŭ farbo blua: Prusa, marista, ĉiela bluo; lesiva bluo (farbo, kiu donas al la tolaĵo pli blankan nuancon).
bluaĵo. Io blua: la vejnoj faris bluaĵon sub la delikata haŭto; bati bluaĵon al iu Z (kontuzon); havi bluaĵon sub la okulo Z.
blueta. Nur proks. blua: li flugis al la blueta Mediteranea Maro Z.
bluigi. Fari blua: bluigi akvon per metilenbluo; la lipoj de Horus (mortanta) bluiĝis B.
akvoblua Z. Blua kiel akvo.
alkalbluo Ⓚ Blua koloraĵo, uzata kiel indikanto.
cejanbluo. Bluo simila al tiu de cejano.
metilenbluo. Intense blua koloraĵo, malforte antisepsa.