PIV · 3712
elan/o
elan/o. Movo, per kiu la korpo svingas sin antaŭen, por ekkuri, salti, transsalti ks: lia elano estis nesufiĉa, tro frua. ☞ impeto.
vitala elano Φ Laŭ Bergsono, la esenco de la vivo mem, kiu ne estas stagno, sed evoluo al ia ĉiam pli alta formo de memkonscio.
elani (ntr) Fari elanon.