← Reen al K

PIV · 8755

kronometr²o

kronometr2o
Tre preciza horloĝo, speciale konstruita por ne impresiĝi de la temperaturŝanĝoj, k uzata i.a. por konservi surŝipe la horon de la devena meridiano k tiel fiksi la longitudon.
Tre preciza horloĝeto, regebla per prembutono, k kiu ebligas mezuri temp-intervalojn laŭ tre malgrandaj unuoj (sekundonoj). Sin. klikhorloĝo.
kronometri (tr) Mezuri per kronometro: kronometri la kuradon de ĉampiono.
kronometrio. Parto de la fiziko, pritraktanta la mezuron de la tempo.
kronometria. Rilata al kronometrio.
kronometristo. Persono komisiita kronometri rekordon, labortempojn ktp.