PIV 2026 · Artikolo 8107

koluteo

Litero K

koluteo BOTA arbusto kun nepare plume kunmetaj folioj, kun floroj en akselaj grapoloj kaj kun vezike pufaj guŝoj, plej ofte nedehiskaj, kiuj eksplodetas ĉe premo; el suda Eŭropo, orienta kaj nordorienta Afriko kaj Azio; kelkaj ĝardene kultivataj. genro Colutea Sin. vezikarbusto. ➞ fabaco.