PIV · 2294
★buked/o
★buked/o
1 Kunligaĵo de deŝiritaj floroj: bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo Z; oni prezentis al la kantistino bukedon el rozoj; aranĝi bukedon estas arto, kiun Japanoj zorge lernas.
2 (f) Aro da belaĵoj: bukedo da belaj virinoj, da agrablaj versoj.
3 🍴 La tuto de diversaj agrablaj odoroj, kiun vino eligas pro kontakto kun oksigeno.
bonbukeda 🍴 (pp vino) Kun bona bukedo 3.