PIV 2026 · Artikolo 19367

memeo

Litero M

memeo
1 elemento de informoj (ekz. kutimo, agmaniero, ideo, koncepto, modelo aŭ bildo), kiu estas disvastigata kaj transdonata inter homaj mensoj en maniero analoga al la transdonado de genoj: estas malfacile priskribi la selektadon de la memeoj, do ties memkopian sukceson, alimaniere ol per tiu sukceso mem JLi
2 kutime amuza bildo, filmeto, teksto k.s., kiu estas rapide disvastigata interrete: la kreado de memeoj estus limigita en la Eŭropa Unio Ko