PIV · 9654
★lutr/o
★lutr/o ♉ G. (Lutra) de mamuloj el la subordo de rabobestoj, fam. de musteledoj, malgrandaj, kun naĝhaŭto inter la piedfingroj, vivantaj ĉe riveroj k lagoj, k manĝantaj fiŝojn; felo tre bela k ŝatata; vivas en Eŭropo, Azio, N Afriko k N Ameriko. ☞ mustelo. ➞ kojpo.
marlutro. Sp. (Enhydra lutris) parenca al lutro, vivanta sur la marbordoj de N Pacifiko k manĝanta moluskojn, krustacojn, ekinoidojn k.a..