← Reen al K

PIV 2020 · 8003

★kok/o

kok/o
Sp. de korta birdo (Gallus gallus), kies virbesto distingiĝas per pli alta ruĝa kresto sur la kapo, akraj ergotoj k sonora bleko: koko kokerikas. galino.
👥 Nomo de aliaj similaj birdoj: Hindia koko (meleagro).
👥 Virkoko: al feliĉulo eĉ koko donas ovojn Z; trompita koko (trompita edzo); ankaŭ sen kokoj mateniĝas!.
🔬 Morfologia nomo de pli-malpli globaj bakterioj. Sin. globbakterio. bacilo, diplokoko, mikrokoko, pneŭmokoko, stafilokoko, streptokoko.
koka. Rilata al koko: ĉe la koka krio Z.
kokaĵo 🍴 Viando de koko: kokaĵo kun vina saŭco.
kokejo. Loko de la korto, kie oni tenas kokojn.
koketo. Malgranda virkoko.
kokido. Juna, ne matura virkoko aŭ kokino: por malsanulo forto, por kokido la morto Z; la kokidaro de kokino.
kokidaĵo 🍴 Viando de kokido: kokidaĵo kun verdaj pizoj.
kokideto. Ĵus naskita kokido: kokideto pepas.
kokino. Ino de koko: kovanta kokino Z; kokino klukas; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon Z; ovo kokinon ne instruas Z; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon Z.
kokinaĵo 🍴 Viando de kokino: kokinaĵo kun rizo. pulardo.
kokinejo Z. Kokejo.
kokisto. Tiu, kiu bredas k ludigas batalkokojn.
virkoko. Virseksa koko.
akvokoko, marĉokoko. Galinolo.
batalkoko Z. Virkoko, speciale dresita por batali kontraŭ aliaj kokoj, k ofte armita per feraj pikiloj ĉe la ergotoj.
enterokoko 🔬 G. (Enterococcus) de eŭbakterioj kun ĉeloj duope aŭ katene ariĝintaj, konsistigantaj gravan parton de la intesta flaŭro de la homo aŭ de diversaj vertebruloj (mamuloj k birdoj).
stepkoko. Kn de sirapto k pteroklo.
sultankoko. Porfirio.
ventkoko Z = ventoflago.