← Reen al K

PIV 2020 · 8528

★kort/o

kort/o
Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, el kiu la ĉambroj ricevas lumon k aeron: hotela ĉambro donanta vidon al korto; el la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra muro k de la du aliaj – de malnovaj lignaj staloj k konservejoj Z; ŝi malsupreniris sur la korton Z; oni malfermis la pordegon, k la kaleŝo enveturis en la korton Z; staras la morto jam en la korto Z (preskaŭ en la ĉambro); universitata korto Z; li konstruis la internan korton X (de la Templo).
Ĉirkaŭbarita spaco antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ domo, precipe en vilaĝo: la kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko Z; en sia korto ĉiu kok’ estas forta Z; balaaĵon el korto eksteren ne elportu Z.  farmodomo.
korta. Rilata al korto: la korta pordo Z; kortaj birdoj Z (kokoj, anseroj ks).
kortego. Konstanta loĝejo de princo aŭ suvereno k tuto de la gravaj personoj, kiuj tie loĝas: la imperiestra kortego de Rusujo Z; estu bonveninta en la kortego! Z; fine aperis la unua ministro de la kortego Z; mia nomo estas konata ĉe la kortego Z; (f) la kortego de la ĉielo (Dio, la anĝeloj k sanktuloj).
kortega. Rilata al kortego: kortega konsilanto Z; kortega klaĉo.
kortegano. Grava persono, vivanta ĉe ies kortego: vi restu apud ni, amata nevo, unua kortegano Z; la reĝo mem venis kun siaj plej eminentaj korteganoj Z; en la grandan salonon iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj Z.
kortegestro Z. Ĉambelano.
kortisto Z. Pordisto.
kortumo Nomo de diversaj juĝinstancoj, precipe de supera nivelo: apelacia, kasacia kortumo; alta kortumo. tribunalo.
antaŭkorto. Korto, troviĝanta antaŭ la ĉefa korto de granda domo.
birdokorto. Speciala korto, rezervita al la domaj birdoj.