PIV 2026 · Artikolo 277

★ajlo

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. ajla
  2. ajli
  3. ajler/o
  4. elefantajlo
★ ajlo BOTA
1 speco de aliumo, plurjara legomo kun specifa odoro kaj gusto, kun folioj similaj al tiuj de poreo kaj kun akragusta bulbo; uzata por spicado kaj medicino. specio Allium sativum ➞ ampeloprazo, cepo, poreo, ŝaloto, ŝenoprazo.
2 KOMU bulbo aŭ bulbero de ajlo 1: ŝafrostaĵo kun ajlo oni diras, ke manĝado de ajlo bone protektas kontraŭ moskitoj — certe ĝi efikas kontraŭ geamikoj OE
ajla
1 entenanta ajlon: ajla saŭco ➞ ajlolea.
2 karakterizata de odoro aŭ gusto de ajlo: li elblovis ajlan spiraĵon
ajli tr KUIR spici ion per ajlo: kaprinfemuraĵo ajlita
ajlero bulbero de ajlo: 4 ajleroj tre fajne tranĉitaj aŭ kulereto da seka ajlo Ko
elefantajlo speco de poreo kun alta solida flora tigo kaj larĝaj ebenaj folioj; guste pli milda ol ajlo; la matura bulbo estas dividebla en bulberojn grandajn, kun paperecaj ŝeloj, uzatajn en kuirado. specio Allium ampeloprasum var. ampeloprasum