PIV · 13020
★pulm/o
★pulm/o ❤ (pulmo) La ĉefa organo de la spirado ĉe la homo, aerspirantaj vertebruloj k gastropodoj: la du pulmoj de homo estas spongecaj visceroj, situantaj en la torako, esence formitaj de la disbranĉigo de la bronkoj ĝis la pulmaj alveoloj, kie la vejna sango eliminas sian karbonatan acidon k reoksigeniĝas.
pulma. Rilata al la pulmoj: pulma arterio, pulma kongesto.
pulmaĵo 🍴 Pulmo de bovo, uzata kiel manĝaĵo.
pulmito = pneŭmonito.
plenpulme. Dilatante maksimume la pulmojn: plenpulme spiri, krii.
ŝtalpulmo. Aparato, ebliganta kontinue efektivigi la artefaritan spiradon de paciento, trafita de paralizo de la torakaj muskoloj; spirkasono.