← Reen al B

PIV · 2229

bronk²o

bronk2o Ĉiu el la du branĉoj de la traĥeo, kondukantaj aeron en la pulmojn.
bronka. Rilata al bronko(j): bronkaj vejnoj.
bronketo. Ĉiu el la finaj disbranĉiĝoj de la bronkoj.
bronkit2o. Inflamo de la bronkoj: akuta, kronika, pusa bronkito.
bronkoskopo. Aparato, por esplorrigardi la internon de la bronkoj.
bronkoskopio. Esplorado per bronkoskopo.