← Reen al G

PIV 2020 · 4957

★gajl/o

gajl/o 🍁 Ŝvelaĵo pro nenormala kreskado de planta histo, kaŭzita ĝenerale de parazitoj, ekz. akaroj, cinipoj, fungoj, bakterioj: foliaj, tigaj, burĝonaj gajloj; fitogajloj, fungogajloj, zoogajloj (estigitaj de bestoj, fungoj, plantoj); multaj gajloj, ekz. iuj kverkogajloj, estas taninoriĉaj k tial estis gravaj komercaĵoj.  gajlinsekto.
gajlata acido 3,4,5-trihidroksibenzoata acido, C6H2(OH)3-COOH, ĉefa elementa konsistaĵo de la taninoj.
krongajlo 🍁 Plantmalsano, karakterizata de la disvolviĝo de kancersimilaj ŝvelaĵoj, gajloj aŭ tumoroj, estigataj de agrobakterio.
pirogajlo (evi) = pirogajlolo.
pirogajlolo 1,2,3-trihidroksi-benzeno, C6H3(OH)3, produkto de la pirolizo de gajlata acido kun perdo de CO2; ĝi estas grava fotografia rivelanto.