PIV 2026 · Artikolo 296
★akaro
★ akaro ZOOL artropodo tre malgranda (malpli ol 1 mm), kun neklare distingeblaj artikoj. du apartaj superordoj Acariformes kaj Parasitiformes el la klaso Arachnida gigantaj akaroj kun porkaj kapoj kaj ulnolongaj dentoj! Z ➞ akarozo, akarforma araneoido, parazitforma araneoido, trombidio.
polvakaro, polv-akaro akaro kies ĉefaj manĝaĵoj estas mortintaj ĉeloj de homa haŭto, kiujn ĝi serĉas en tapiŝoj, remburitaj seĝoj, ktp. specioj Dermatophagoides farinae, Dermatophagoides pteronyssinus kaj Euroglyphus maynei la plej disvastiĝintaj alergenoj inkluzivas polv-akarojn RPi