PIV 2026 · Artikolo 8241

konektivo

Litero K

konektivo
1 ANAT speco de enpaka kaj subtena histo, kun multaj varioj, formita de ĉeloj dissemitaj en interstica substanco el kolagenaj kaj elastaj fibroj: la konektivo originas el la mezenkimo Sin. kuniga histo.
2 BOTA sterila parto de antero, kiu plilongigas la filamenton kaj interligas la duonojn de la antero.